Usono grandigos monkolekton pri klimatŝanĝiĝo

Mirinda Publikigita: 2021-04-07 15:35:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


Marde usona financa ministro Janet L. Yellen diris, ke Usono strebos por grandigi monkolekton pri klimatŝanĝiĝo kaj mobilizi privatan investon por trakti la klimatŝanĝiĝon per kompakta kunlaboro kun la internacia komunumo.

Tiutage en la kunveno de la Koalicio de Financaj Ministroj pri Klimatŝanĝiĝo, Yellen diris, ke traktado de la klimatŝanĝiĝo bezonas fortan tutmondan kunlaboron. Nun la registaro de Joe Biden jam anoncis politikojn pri la klimatŝanĝiĝo kaj proklamos la celon de redukto de forcej-gasa ellaso en 2030 en la pintkunveno pri la klimatŝanĝiĝo okazonta ĉimonate. La usona Financa Ministerio ludos gravan rolon por la celo.

Ŝi diris, ke Usono strebos por grandigi monkolekton pri klimatŝanĝiĝo, mobilizos privatan investon kaj subtenos monkolektadon de la multflanka ekspluata banko kun la sama celo de la Pariza Interkonsento.

Dividu