Kunveno de financaj ministroj kaj estroj de centraj bankoj de G20 alvokis plue liveri financan subtenon al monda ekonomia renormaliĝo

Mirinda Publikigita: 2021-04-08 11:39:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede en Romo, fermiĝis la kunveno de financaj ministroj kaj estroj de centraj bankoj de la Grupo 20. En la kunveno diversaj partioj atingis konsenton pri evito de trofrua retiriĝo el ekspansiaj politikoj, antaŭenigo de reformo de internacia imposta sistemo, klimatŝanĝiĝo kaj daŭripova disvolviĝo. La komuna komuniko publikigita de la kunveno montris, ke ĉiuj partioj atingis konsenton pri fortigo de kunlaboro kaj traktado de ĉefaj defioj de la mondo kaj unuanime konsentis plue liveri financan subtenon al ekonomia renormaliĝo de la mondo. La Internacia Mona Fonduso kaj la G20 petis aldoni specifan rajton de mon-retirado je 650 miliardoj da usonaj dolaroj por kontentigi bezonon de rezerva kapitalo de la mondo kaj subteni la ekonomian renormaliĝon.

La komuniko diris ankaŭ, ke estas pli urĝaj demandoj pri klimatŝanĝiĝo kaj medioprotektado. Estontece oni diskutos pri rimedoj por atingi daŭripovan disvolvan celon de ekonomio kaj socio. En la kuranta julio la G20 okazigos altnivelan kunvenon pri koncernaj temoj en Venecio de Italio.

Dividu