Ĉinio urĝas Usonon plibonigi siajn homajn rajtojn

Yu Publikigita: 2021-04-08 12:12:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio instigas Usonon alfronti siajn proprajn seriozajn problemojn pri homaj rajtoj kaj preni konkretajn rimedojn por plibonigi sian propran situacion de homaj rajtoj.

Tio okazis post kiam proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Ned Price faris rimarkojn pri Xinjiang de Ĉinio marde.

Responde al rilata demando, proparolanto Zhao Lijian diris, ke la tiel nomata "genocido" en Xinjiang estas la plej absurda mensogo de la jarcento. Per kalumnio kontraŭ aliaj, Usono intencas deturni atenton de siaj publikaj atencoj al homaj rajtoj.

Zhao diris, ke historio registris ĉiujn krimojn faritajn de la usona flanko en atenco al homaj rajtoj. Li listigis kvin specojn de krimoj en la gazetara konferenco, nome koloniismo, rasismo, eksportado de tumulto, interveno kaj duoblaj normoj.

Zhao diris ankaŭ, "Ni urĝas Usonon flankenmeti sian arogantecon kaj antaŭjuĝon, alfronti siajn proprajn seriozajn problemojn pri homaj rajtoj kaj preni konkretajn rimedojn por plibonigi sian propran situacion de homaj rajtoj.”

Dividu