Ĉina rezervo de fremdaj devizoj malkreskis en marto

Yu Publikigita: 2021-04-08 13:54:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Oficialaj donitaĵoj montris merkrede, ke la ĉina rezervo de fremdaj devizoj malpliiĝis al 3,17 duilionoj da usonaj dolaroj ĝis la fino de marto de 3,205 duilionoj da dolaroj en la fino de februaro.

Laŭ la Ŝtata Administracio de Fremdaj Devizoj, la sumo falis je 35 miliardoj da usonaj dolaroj, aŭ 1,09%, ekde la fino de februaro.

Proparolanto de la administracio Wang Chunying diris, ke en marto, la ĉina merkato de fremdaj devizoj funkciis stabile kun proponado kaj postulado de fremdaj devizoj fundamente en ekvilibro.

Pro la influo de faktoroj kiel la kronvirusa pandemio, la ekspluatado de kronvirusa vakcino kaj anticipoj pri fiskaj kaj monaj politikoj de gravaj landoj, la indico de la usona dolaro plialtiĝis, dum obligaciaj prezoj de gravaj landoj falis en la lasta monato.

La proparolanto atribuis la malpliiĝon de la deviza rezervo al la kombinaj influoj de valuta transkalkulo kaj ŝanĝiĝoj en prezoj de aktivoj.

Dividu