Wang Yi: Ĉinio ne efektivigas vakcinan diplomation

Yu Publikigita: 2021-04-08 15:58:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun ministroj pri eksterlandaj aferoj de Singapuro, Malajzio, Indonezio, Filipinoj kaj Sud-Koreio en Fujian-provinco de la 31a de marto ĝis la 3a de aprilo. Post la intertraktadoj kun la ministroj de la kvin landoj, Wang Yi havis ekskluzivan intervjuon kun raportistoj kaj informis pri prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio kaj rezultoj de la intertraktadoj kaj atingita konsento.

Laŭ la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao, responde al la demando de raportisto, ke fremdaj landoj kaj amaskomunikiloj opiniis, ke Ĉinio efektivigas "vakcinan diplomation", Wang diris, ke la nuna tutmonda batalo kontraŭ epidemio eniris novan stadion, kaj daŭrigo de efika kunlaboro pri vakcinoj konformas al la komunaj interesoj de la homaro. Sudorient-Azio estas ŝlosila regiono por Ĉinio por efektivigo de vakcina kunlaboro kun fremdaj landoj. Per sia bona sekureco kaj efikeco, la ĉinaj vakcinoj estis plene agnoskitaj kaj vaste bonvenigitaj en la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kio profundigis la konotacion de kunlaboro inter Ĉinio kaj la asocio kaj akcelis la sentojn de la du popoloj. Ministro pri eksterlandaj aferoj el membro de la asocio klarigis dum la vizito, ke Ĉinio ne efektivigis "vakcinan diplomation", sed elmontris la respondecon kiel granda lando. Ĉinio kaj la asocio devas persisti pri la propreco de vakcino kiel tutmonda publika bono, kunlabori por plialtigi la akireblecon kaj kostelporteblecon de vakcinoj en la regiono kaj la mondo, rezisti al "vakcina naciismo" kaj strebi por forigi la "diferencon de imuneco". Wang aldonis, “Ni kune klopodos starigi la regionan centron de produktado kaj distribuado de vakcinoj, por kontribui al la sekureco kaj bonfarto de la regiona popolo kaj por plena venko super la kronvirusa epidemio kaj konstruado de sankomunumo de la homaro.”

Dividu