Proparolanto: Ĉina-filipina kunlaboro multe superas marajn malkonsentojn

Yu Publikigita: 2021-04-10 15:18:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris vendrede, ke la amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Filipinoj multe superas marajn malkonsentojn.

Zhao faris la rimarkojn, kiam li estis petita komenti la rimarkojn de Harry Roque, proparolanto de filipina prezidento, ke Filipinoj kaj Ĉinio solvos la demandon de la rifo Niu'e per diplomatiaj kanaloj kaj pacaj rimedoj.

Roque diris, ke ia malkonsento inter Filipinoj kaj Ĉinio ne povas difini la rilatojn inter la du landoj, nek malhelpos la pozitivan tendencon de disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.

Zhao diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio kaj Filipinoj estas amikaj najbaroj, kaj amika kunlaboro inter la du landoj multe superas marajn malkonsentojn. Ĉinio ĉiam kaj plu kunlaboros kun Filipinoj por konvene solvi malkonsentojn per amika konsiliĝo, antaŭenigi kunlaboron, plibonigi reciprokan fidon kaj konservi la ĝeneralan situacion de la duflankaj rilatoj kaj marajn pacon kaj stabilecon.

Dividu