Ĉinio mallaŭdas Usonon pro aldono de sep ĉinaj superkomputilaj firmaoj en "liston de entoj"

Yu Publikigita: 2021-04-10 15:18:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris vendrede, ke Ĉinio firme oponas Usonon aldoni sep ĉinajn superkomputilajn firmaojn en sian “liston de entoj”, kaj prenos necesajn rimedojn por rezolute protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn responde al koncerna demando en ĉiutaga gazetara konferenco. Zhao diris, ke la usona registaro multfoje misuzis la koncepton de nacia sekureco kaj ŝtatan potencon, kaj plenforte subpremis ĉinajn altteknikajn kompaniojn por konservi sian monopolon kaj hegemonion en scienco kaj teknologio. Li aldonis, ke Ĉinio firme oponas ĉi tion.

Zhao diris, ke Usono delonge efektivigis teknikan blokadon kontraŭ Ĉinio en la kampo de superkomputiloj, sed ĉinaj superkomputiloj ankoraŭ povas fariĝi tutmondaj gvidantoj per sendependa novigo. Li aldonis, ke la subpremado de Usono ne povas malhelpi la sciencan kaj teknologian progreson de Ĉinio, sed nur fortigos ĝian decidon serĉi sendependan novigon.

Dividu