Ĉinio urĝas Japanion plene taksi planon pri forigo de radioaktiva akvo

Yu Publikigita: 2021-04-10 15:19:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio vendrede esprimis esperon, ke la japana registaro faros ĝisfundan taksadon pri la ebla influo de la plano pri forigo de triti-poluita kloakaĵo de la nuklea centralo Fukushima.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris vendrede, ke la radioaktiva tralikiĝo kaŭzita de la disfalo de la nuklea centralo Fukushima havis profundan influon sur la maran medion, manĝaĵan sendanĝerecon kaj homan sanon.

Zhao diris, "Ni esperas, ke la japana registaro agos kun alta sento de respondeco pri siaj propraj loĝantoj, najbaraj landoj kaj la internacia komunumo, faros ĝisfundan taksadon pri la ebla influo de la plano pri forigo de triti-poluita kloakaĵo de la nuklea centralo Fukushima, malkaŝos koncernajn informojn en memvola, ĝustatempa, rigora, preciza, publika kaj travidebla maniero, kaj faros prudentajn decidojn post plena konsiliĝo kun najbaraj landoj.”

Dividu