Ĉinio esperas frue atingi konsenton de partioj pri replenumo de irana nuklea interkonsento

Yu Publikigita: 2021-04-10 15:19:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris vendrede en regula gazetara konferenco, ke la situacio de la irana nuklea demando troviĝas en ŝlosila momento, kaj nun en Vieno ĉiuj partioj de la Komuna Ampleksa Agadplano, konata kiel la irana nuklea interkonsento, diskutas pri la demandoj, ke Usono nuligu ĉiujn sankciojn kontraŭ Irano, kaj la lasta rekomencu plenumon de la nuklea interkonsento kaj konvene interagu kun Usono.

Zhao diris, ke la antaŭa usona registaro komplete sin retiris el la nuklea interkonsento kaj efektivigis ekstreman surpremadon kontraŭ Irano, kio estas la radiko de la daŭra streĉo de la irana nuklea situacio.

Dividu