CGTN bonvenigas agnoskon de Ofcom pri ĝia elsenda rajto en Britio

Henggang Publikigita: 2021-04-10 16:30:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina Tutmonda Televida Reto (CGTN: China Global Television Network) sabate bonvenigis la agnoskon de Ofcom (la brita Oficejo de Komunikado), ke la elsenda rajto de CGTN en Eŭropo estis aprobita sub franca jurisdikcio. Tio malfermas revenon de ĝia elsendo en Britio post kiam ĝi estis malpermesita tie du monatojn antaŭe.

La ĵurnalo Financial Times raportis, ke Ofcom vendrede diris, ke ĝi agnoskas, ke la funkciado de CGTN en Eŭropo estas sub franca jurisdikcio, kiu laŭ la Eŭropa Konvencio pri Translandaj Televidoj, al kiu Britio estas subskribinto, permesas al ĝi rekomenci elsendajn programojn en la landoj inkluzive de Britio.

CGTN diris sabate, ke ĝi kontaktas sian elsendan licenc-posedanton por kontroli la koncernajn informojn.

"Ni aplaŭdas kaj bonvenigas la revenon de la britaj reguligaj aŭtoritatoj al objektiveco kaj senpartieco," diris proparolanto de CGTN.

"Kiel profesia internacia komunikila organizo, CGTN raportas al la mondo objektive, juste kaj ekvilibre kaj antaŭenigas interŝanĝojn inter homoj de ĉiuj landoj kaj regionoj. CGTN ĉiam respektas kaj obeas la leĝojn kaj regularojn de la landoj kaj regionoj, kie ni funkcias," aldonis la proparolanto.

Dividu