Eksa ambasadoro: Sankcioj de Usono kaj EU kontraŭ Ĉinio malobservas internacian leĝon

Yu Publikigita: 2021-04-10 17:50:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Alberto Bradanini, itala eksambasadoro al Ĉinio, diris vendrede, la 9an de aprilo dum intervjuo kun la itala mediato ForodiRoma, ke la lastatempaj sankcioj de Usono kaj la Eŭropa Unio (EU) malobservas internacian leĝon. La movo sen aprobo de la Sekureca Konsilio de la UN estas unuflanka decido kaj maniero de “malvarma milito” de Usono kontraŭ la Ĉina Popola Respubliko.

Bradanini diris, ke hodiaŭ la ekonomia statuso de Usono fariĝis malpli grava fronte al la leviĝo de multaj landoj. Pro la kontraŭleĝaj militoj kaj sistemaj atencoj al homaj rajtoj, la kredindeco de Usono malaltiĝas en la formo de libera falo: la mortoj de 600 000 homoj en Irako, 250 000 homoj en Sirio kaj almenaŭ 20 000 homoj en Libio, kaj ankaŭ la mortoj en Jemeno kaj Afganujo, la turmentado en la malliberejoj Guantanamo kaj Abu Ghraib, kaj truddeviga apartigo de enmigrintaj gepatroj disde infanoj rakontas al homoj ĉi tiun fakton.

Bradanini opiniis, ke Ĉinio defias la tutmondan hegemonion de Usono, tamen ĝi penas en la direkto de tutmonda politika, ekonomia kaj kultura diverseco, kio estas garantio de paco kontraste kun la milita unuflankeco de Usono.

Por la EU, la antaŭaj sankcioj kontraŭ Rusio kaŭzis gravajn ekonomiajn perdojn al ĝiaj membroŝtatoj, sed nun ĝi komencis sankciojn kontraŭ Ĉinio, sia dua plej granda komerca partnero. Usonaj trupoj restis en Eŭropo jam 76 jarojn. Laŭ la teorio de Machiavelli, la ĉefa formo de sendependeco estas milita memstareco. Tiel estas malfacile dirite, ke la EU estas vere sendependa.

Dividu