Ĉina kaj hinda armeoj konsentis subteni kontakton post 11a intertraktado

Yu Publikigita: 2021-04-11 14:53:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Okcidenta Operaceja Komandejo de la Popola Liberiga Armeo diris en deklaro sabate vespere, ke la ĉina kaj hinda armeoj interŝanĝis opiniojn pri demandoj de komuna zorgo kaj konsentis subteni komunikadon per milita kaj diplomatia kanaloj en sia 11a komandanto-nivela kunveno okazigita vendrede.

La proparolanto diris, "Ni esperas, ke la hinda flanko domaĝos la nunan pozitivan tendencon de maleskalado kaj malvarmigo en la landlima regiono, sekvos rilatajn interkonsentojn inter la du armeoj kaj la konsenton de la antaŭaj intertraktadoj kaj iros en la sama direkto kiel la ĉina flanko por kune konservi pacon kaj trankvilon en la landlima regiono.”

Dividu