Pli ol 1,2 milionoj da homoj en Pakistano ricevis ĉinan kronvirusan vakcinon

Yu Publikigita: 2021-04-11 14:53:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post la ricevo de nova aro da ĉina kronvirusa vakcino, Pakistano komencis vastigi la vakcinadon inter siaj loĝantoj. Ĝis nun pli ol 1,2 milionoj da pakistanaj civitanoj estis vakcinitaj kontraŭ la kronvirusa malsano, kaj ili plejparte ricevis la ĉinan vakcinon. Lastatempe raportistoj de Ĉina Komunikila Grupo intervjuis kelkajn pakistananojn.

Pakistana ministro pri planado, disvolvado kaj specialaj projektoj Asad Umar diris, ke en la tuta lando 14 000 homoj estis vakcinitaj per la privata sektoro, kaj 1,1 milionoj da aliaj ricevis la vakcinon per la registara plano. Li aldonis, ke nun pli ol 76 000 homoj estas vakcinitaj ĉiutage, kaj la vakcinoj plejparte venas de Ĉinio.

Ekde la 1a de februaro, la ĉina registaro donacis al Pakistano du arojn da vakcino, kaj ankaŭ la Ĉina Popola Liberiga Armeo donacis aron da vakcino al la pakistana armeo. La 3an de februaro, Pakistano komencis la tutlandan inokuladon per la ĉina vakcino, unue inter prisanaj laborantoj kaj maljunuloj.

Dividu