Ĉinio aprobis novan kronvirusan vakcinon por klinikaj provoj

Yu Publikigita: 2021-04-11 14:54:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nova kronvirusa vakcino ekspluatita de la ĉina firmao Sinopharm estis aprobita por klinikaj provoj lastatempe.

La Ĉina Nacia Bioteknologia Grupo diris sabate en sia oficiala Weibo-konto, ke la nova rekombina vakcino kontraŭ la kronvirusa malsano, ekspluatita de la Nacia Vakcina kaj Seruma Instituto, esplora kaj ekspluata centro de la bioscienca filio Ĉina Nacia Bioteknologia Grupo de Sinopharm, ricevis aprobon de la Nacia Administracio de Medicinaj Produktoj vendrede.

La kompanio diris, ke la rekombina vakcina teknologio estas matura kaj taŭga por grandskala produktado. La produktado ne postulas instalaĵojn kun altnivela biosekureco, ĉar la procezo ne tuŝas vivajn virusojn.

Dividu