Dua aro da ĉina kronvirusa vakcino atingis Ekvadoron

Yu Publikigita: 2021-04-11 15:34:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La dua aro da ĉina kronvirusa vakcino Sinovac, kiun aĉetis la ekvadora registaro, atingis la Internacian Flughavenon de Mariscal Sucre en la ĉefurbo Kito. Vicprezidento, ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ministro pri sano de Ekvadoro kaj ĉina ambasadoro al la lando Chen Youguo bonvenigis la sendaĵon en la flughaveno.

La ĉina ambasadoro diris, ke sendaĵo estas la plej granda inter la mendoj, kiuj Ekvadoro ĝis nun ricevis. Li diris, ke li ĝojas vidi, ke la vakcino produktita de la ĉina firmao Sinovac fariĝis la ĉefa speco de vakcinoj por la nacia vakcinada plano de Ekvadoro en la nuna stadio. Li aldonis, ke Ĉinio volas profundigi kunlaboron kun Ekvadoro en la batalo kontraŭ la epidemio, inkluzive de vakcinoj, por komune konstrui komunumon de la homa sano, kaj aktive klopodos por starigi imunan defendlinion por la ekvadora popolo.


Dividu