Ĉilio ricevas novan sendaĵon de kronvirusa vakcino produktita de Ĉinio

Yu Publikigita: 2021-04-11 17:06:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nova aro da kronvirusa vakcino CoronaVac el la ĉina firmao Sinovac sabate atingis Ĉilion, fariĝante parto de la vakcinada kampanjo de la lando kontraŭ la kronvirusa malsano.

Ĉilia ministro pri sano Enrique Paris kaj vicministro pri sano Paula Daza ricevis la sendaĵon en la Santiaga Flughaveno.

Paris diris, "Ni ricevas novan sendaĵon de vakcino el Ĉinio. Poste, ni daŭrigos nian amasan vakcinadon.”

Ĝis nun, Ĉilio vakcinis 7,35 milionojn da homoj, el kiuj 4,64 milionoj jam ricevis du dozojn.

La amasa vakcinado de Ĉilio komenciĝis la 3an de februaro kun la celo imunigi 15 milionojn el la 19 milionoj da homoj en la lando dum la unua duono de 2021.

Dividu