Kamerunio ricevis unuan aron da kronvirusa vakcino de Ĉinio

Yu Publikigita: 2021-04-12 13:50:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La unua aro da ĉina vakcino Sinopharm atingis Kamerunion dimanĉe vespere. La lando luktas kun nova ondo de la kronvirusaj infektoj.

Tio estas la unua aro da kronvirusa vakcino el fremda lando por la centrafrika lando, kie la pandemio eksplodis en marto de la lasta jaro.

La ĉina vakcino estis ricevita de kamerunia ĉefministro Joseph Dion Ngute en la Internacia Flughaveno Nsimalen en la ĉefurbo Jaundo.

Ngute diris al la gazetaro, "Mi dankas la ĉinan registaron kaj la ĉinan popolon por ĉi tiu donaco, kiu estas atesto de bonaj rilatoj, kiujn ni havas kun Ĉinio.”

Li diris, ke tiutage la registaro komencas sendi la vakcinon, unue al prisanaj laborantoj.

Dum parolado al la gazetaro en transdona ceremonio, ĉina ambasadoro al Kamerunio Wang Yingwu diris, ke la aro da vakcino estas reflekto de la amikaj rilatoj inter la du landoj, kiuj ĉi-jare festas la 50an datrevenon de siaj diplomatiaj rilatoj.

Dividu