Maŭricio ricevis unuan aron da kronvirusa vakcino el Ĉinio

Yu Publikigita: 2021-04-14 14:12:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La unua aro da ĉina vakcino Sinopharm atingis Maŭricion marde vespere por helpi akcelon de la vakcinada kampanjo de la lando kontraŭ la nova kronviruso.

Maŭricia ministro pri eksterlandaj aferoj Alan Ganoo, ministro pri sano kaj bonfarto Kailesh Jagutpal kaj aferŝarĝito de la ĉina ambasadorejo en Maŭricio Gong Yufeng ĉeestis la donacan ceremonion okazigitan en la Internacia Flughaveno de Sir Seewoosagur Ramgoolam

En sia parolado en la ceremonio, Ganoo aklamis la alvenon de la ĉina vakcino, dirante, ke Maŭricio dankas la ĉinan registaron, ke ĝi liveris vakcinon al la lando en malfacila tempo, kio refoje atestis la amikecon inter Maŭricio kaj Ĉinio.

Gong diris, ke Ĉinio tre atentas la pandemian situacion en Maŭricio kaj atribuas gravecon al ĝia urĝa bezono de vakcino.

Dividu