Ĉinio prezentis kvar-punktan proponon pri palestina-israela konflikto

Yu Publikigita: 2021-05-17 13:45:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dimanĉe, ke Ĉinio prezentis kvar-punktan proponon pri eskaladiĝanta konflikto inter Palestino kaj Israelo.

Wang faris la rimarkojn, kiam li prezidis publikan debaton de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj pri "La Situacio en Mez-Oriento, inkluzive de la Palestina Demando" per videoligo.

Wang diris, ke la eskaladiĝanta konflikto inter Israelo kaj Palestino rezultigis grandan nombron da viktimoj, inkluzive de virinoj kaj infanoj. La situacio estas ekstreme grava kaj severa, kaj batalhalto kaj ĉesigo de perforto estas urĝe bezonataj.

Wang diris, ke la palestina demando ĉiam estis la kerno de la mez-orienta demando. Nur kiam la palestina demando estas solvita amplekse, juste kaj konstante, Mez-Oriento vere povos realigi daŭran pacon kaj universalan sekurecon.

Responde al la nuna streĉeco, Wang prezentis kvar-punktan proponon: Unue, batalhalto kaj ĉesigo de perforto estas la ĉefa prioritato. Ĉinio forte kondamnas perfortajn agojn kontraŭ civiluloj, kaj refoje urĝas la du flankojn tuj haltigi militajn kaj malamikajn agojn, kaj ĉesigi agojn, kiuj malbonigas la situacion. Due, humanitara helpo estas urĝa bezono. Ĉinio urĝas Israelon serioze plenumi siajn devojn sub internaciaj traktatoj, nuligi la blokadon kaj sieĝon de Gazao kiel eble plej baldaŭ, garantii la sekurecon kaj rajtojn de civiluloj en la okupata palestina teritorio, kaj doni aliron al humanitara helpo. Trie, internacia subteno estas devo. La Sekureca Konsilio de la UN devas komenci fortan agon pri la konflikto inter Palestino kaj Israelo, reaserti sian firman subtenon por "du-ŝtata solvo" kaj puŝi la situacion por frua malvarmiĝo. Kvare, "du-ŝtata solvo" estas la fundamenta elirejo. Ĉinio subtenas la du flankojn rekomenci pacajn intertraktojn bazitajn sur "du-ŝtata solvo" kiel eble plej baldaŭ.

Dividu