Fermiĝis dua Ekspozicio de Ĉinio kaj COEL kun komerca kvanto je 10,78 miliardoj da juanoj

Selena Publikigita: 2021-06-12 16:07:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede en la ĉina urbo Ningbo fermiĝis la dua Ekspozicio de Ĉinio kaj la Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj (COEL). Reprezentantoj el 52 landoj ĉeestis la ekspozicion. Cetere okazis 20 forumoj, komercaj intertraktadoj, kulturaj interŝanĝoj kaj eksponado kun totala areo de 200 000 kvadrataj metroj.

Dum la ekspozicio, la komerca kvanto de atingitaj interkonsentoj kalkuliĝis al 10,78 miliardoj da juanoj, kaj tiu inter Ĉinio kaj la Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj kalkuliĝis al 7,46 miliardoj da juanoj. 97 programoj de dudirekta investo estis subskribitaj kun 18,21 miliardoj da usonaj dolaroj. Cetere estis starigitaj aliancoj pri industrioj de publika sano inter Ĉinio kaj la Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj, unio pri edukaj pensfabrikoj inter Zhejiang-provinco kaj la Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj kaj aliaj.

Dividu