Drakboata konkurso en Yichang, Hubei

Publikigita: 2021-06-14 18:24:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 14an de junio de 2021, nome la 5an de la 5a monato laŭ la ĉina luna kalendaro, estas la Drakboata Festo. Homoj en la gubernio Zigui de la urbo Yichang, Hubei-provinco, organizis drakboatan konkurson. 22 teamoj elstare sin prezentis dum la konkurso.

La gubernio Zigui estas hejmloko de Quyuan, ĉina antikva fama poeto kaj politikisto antaŭ pli ol 2 000 jaroj. La Drakboata Festo originis de li. Antaŭ pli ol 2 000 jaroj, pro la persekutado, li dronigis sin en la rivero Miluo de Zigui. Por eviti, ke fiŝoj formanĝu lian kadavron, lokanoj kuiris zongziojn faritajn el glueca rizo kaj ĵetis ilin en la riveron por nutri la fiŝojn, kaj okazigis drakboatan konkurson por timigi la fiŝojn por ke ili ne proksimiĝu al Quyuan. Ĉi tiu kutimo estas transdonita ĝis hodiaŭ.


Dividu