Ĉinio kontribuos plu por konservo de internaciaj paco kaj sekureco

Yu Publikigita: 2021-06-18 13:09:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke ĉinaj packonservantoj estis fidelaj al la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), kaj serioze agis laŭ la rajtigo, fidele plenumis sian mision, farante gravan kontribuon por konservado de monda paco kaj akcelado de komuna disvolviĝo.

Laŭ raporto, la 410 oficiroj kaj soldatoj de la 19a ĉina pavkonserva taĉmento al Libano estis honoritaj per Paca Ordeno de la UN. Resdponde al ĉi-rilata demando, proparolanto Zhao diris, ke Ĉinio estas aktiva partoprenanto kaj grava kontribuanto de la packonserva agado de la UN, la dua plej granda monasignanto de la UN kaj la plej granda sendanto de soldatoj inter la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN. Li aldonis, ke Ĉinio jam sendis entute pli ol 40 000 packonservantojn.

Dividu