Ĉinio refutas akuzon pri tralikiĝo de nova kronviruso el labo de Wuhan

Yu Publikigita: 2021-06-18 13:36:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke la unua identigo de la novkronvirusa gensekvenco fare de ĉinaj sciencistoj ne signifas, ke Wuhan estas la fonto de viruso, nek povas indukti, ke la viruso estis farita de ĉinaj sciencistoj.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kondamnante la politikigon de spurado de la kronvirusa origino.

Zhao diris, "Se iu ajn, kiu unue publikigis altkvalitajn virusajn genarojn, povus esti akuzita pri farado de la viruso, do profesoro Luc Montagnier, kiu unue malkovris homan imunonesufiĉestigan viruson (HIV), devus esti konsiderata kiel la kulpulo de aidoso anstataŭ honorita per la Nobelpremio, kaj Sinjoro Louis Pasteur, kiu malkovris mikrobojn, devus esti respondeca pri la bakterioj kaŭzantaj malsanojn tra la mondo.”

Zhao aldonis, ke la Monda Organizo pri Sano marte publikigis la origin-spuran studraporton de la komuna misio de Ĉinio kaj la organizo, tirante klaran konkludon, ke la “teorio pri tralikiĝo el labo” estas ekstreme neprobabla. La raporto, kunaŭtorita de pli ol 30 unuarangaj tutmondaj fakuloj en diversaj kampoj, estas vaste reprezentiva kaj tre profesia.

Dividu