Wang Yi: Ĉinio konstruos pli striktan komunumon de komuna estonteco kun Pakistano en nova epoko

Yu Publikigita: 2021-07-25 14:46:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris sabate, ke Ĉinio volas labori kun Pakistano por antaŭenigi la konstruadon de pli strikta komunumo de komuna estonteco en la nova epoko.

Wang faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis la trian strategian dialogon inter Ĉinio kaj Pakistano kune kun pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Shah Mahmood Qureshi en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu.

Wang diris, ke tiu ĉi jaro markas la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano, kaj ke la du landoj bone kunlaboris por venki multajn malfacilojn kaj obstaklojn, kaj starigis ĉiaveteran strategian partnerecon de kunlaboro. Wang aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Pakistano por preni la 70an datrevenon de la diplomatiaj rilatoj kiel la okazon por akceli la konstruadon de pli strikta komunumo de komuna estonteco en la nova epoko, alport pli da avantaĝoj al la du popoloj, kaj fari pli grandajn kontribuojn al regionaj stabileco kaj prospero.

Qureshi esprimis kondolencojn al Ĉinio pro la severaj inundoj en la provinco Henan. Li diris, ke Pakistano dankas Ĉinion pro ĝia valora subteno al la batalo de Pakistano kontraŭ la pandemio, kaj kondamnas ĉiujn kalumniojn kontraŭ Ĉinio.

Dividu