Monde plej rapida trajno debutis en Ĉinio

Yu Publikigita: 2021-07-25 14:47:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona Kabla Novaĵ-Reto (CNN) raportis ĵaŭde, ke magnetleva kuglotrajno, kiu kuras kun hora rapido de 600 kilometroj, debutis en Qingdao, Ĉinio.

La plej rapida trajno de la mondo ŝajnas esti "flosanta" danke al la elektromagneta forto, kiu glitigas ĝin super la reloj, tial ĝi estas nomata "maglevo (magnetlevo)", mallongigita el "magneta levado".

La trajno, ekspluatita de la ŝtata Ĉina Korporacio de Fervojaj Veturiloj, eligas malaltnivelan brupoluon kaj postulas malpli da bontenado ol aliaj altrapidaj trajnoj, laŭ Liang Jianying, ĝenerala vicdirektoro kaj ĉefinĝeniero de la kompanio Sifang sub la Ĉina Korporacio de Fervojaj Veturiloj.

Dividu