Ralph Baric – “transformanto” de alte danĝeraj virusoj

Jianping Publikigita: 2021-09-12 12:29:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la usona Universitato de Norda Karolino kaj unu el ties profesoroj, Ralph Baric, estis alte atentataj de la mondo. Ĉina konstanta reprezentanto al la Oficejo de UN en Ĝenevo ambasadoro Chen Xu montris en sia mesaĝo al Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS), ke nun oni bezonas fari travideblan esploradon al pluraj laboratorioj, kiaj la Biologia Laboratorio Fort Detrick kaj la laboratorio en Universitato de Norda Karolino. Ankaŭ en gazetaraj konferencoj de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj la nomo de Ralph Baric estis multfoje menciitaj.

Kio okazis en Universitato de Norda Karolino? Kiu estas Ralph Baric? Kian rilaton li havas kun la Biologia Laboratorio Fort Detrick?

Baric estis titolita “ĉasisto de kronviruso” kaj faris esploradon en kronvirusa transformado dum dekoj da jaroj. Akceptante intervjuon de itala mediato, Baric diris, ke li povas artefarite transformi viruson “sen postlasi ian ajn spuron”.

Dividu