The Wall Street Journal: Mortintoj pro nova kronviruso estas pli junaj

Henggang Publikigita: 2021-09-15 14:39:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona ĵurnalo The Wall Street Journal lunde raportis, ke pro disvastiĝo de la varianto Delta de la nova kronviruso, la mortinoj pro la kronvirusa malsano estas pli junaj en Usono.

La nombro de mortintoj sub la aĝo de 55 jaroj en Usono jam atingis la plej altan nivelon en vintro de 2020, laŭ la raporto. La ebleco de morto de homoj en la aĝo de pli ol 30 jaroj pro la malsano estas kvaroble pli granda ol tiu de homoj en la aĝo inter 18 kaj 29 jaroj. Esploristoj montris, ke kvankam la granda proporcio de vakcinitaj maljunuloj bremsis la kreskon de la totala nombro da mortinoj, pli alta risko de morto transiĝis al junuloj, inter kiuj malgranda vakciniteco

La kuracistoj en Ĝenerala Hospitalo Tampa de la ŝtato Florido, diris, ke ĉirkaŭ 90% de pacientoj en la hospitalo ne estis vakcinitaj kontraŭ la nova kronviruso. La averaĝa aĝo de pacientoj en la intensa kuracejo estas nur 46 jaroj.

Dividu