Ĉina sendito: Milita interveno gvidata de Usono estas radika kaŭzo de humaneca katastrofo en Afganio

Yu Publikigita: 2021-09-15 14:58:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina diplomato diris marde en Ĝenevo, ke la de Usono gvidata milita interveno en Afganion estas la radika kaŭzo de la humaneca katastrofo en la azia lando.

En komuna deklaro farita nome de grupo da landoj en la iranta 48a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN, Jiang Duan, sendito de la ĉina misio al la UN en Ĝenevo, esprimis profundan maltrankvilon pri la situacio en Afganio .

“Usono kaj ĝiaj aliancanoj faris militan intervenon en Afganion dum 20 jaroj, kio severe subfosis la suverenecon kaj teritorian integrecon de la lando, kompromitis ĝian ekonomian kaj socian evoluadon, kaj atencis la homajn rajtojn de la afgana popolo," Jiang diris.

La deklaro montris, ke ĝis la 20a de aprilo, almenaŭ 47 000 afganaj civiluloj estis mortigitaj en la milito, kaj pli ol dek milionoj da afganoj estis delokitaj. Ankaŭ la najbaroj de Afganio estis severe tuŝitaj de la milita interveno gvidata de Usono.

"La koncernaj landoj devas esti respondecaj pri tio, kion ili faris en la pasintaj 20 jaroj. Ili havas la obligacion plenumi sian devon pri la paca rekonstruo de Afganio anstataŭ simple foriri kaj transigi la ŝarĝon al la internacia komunumo," la deklaro diris.

La deklaro vokis la Altan Komisarejon de la UN pri Homaj Rajtoj plu atenti la severan negativan influon de la milita interveno de la koncernaj landoj sur la homaj rajtoj de la afgana popolo, kaj respondecigi tiujn landojn pri la krimoj de mortigado de afganaj civiluloj fare de iliaj armeanoj.

Dividu