Ekis 76a sesio de Ĝenerala Asembleo de UN

Yu Published: 2021-09-15 14:59:42
Comment
Share
Share this with Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj komencis sian 76an sesion en Nov-Jorko marde.

En sia parolado, Abdulla Shahid, prezidanto de la 76a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, alvokis la mondon brakumi “esperon”, kaj resumis gravajn punktojn de sia venonta laboro kiel kvin “lumfaskojn de espero”, nome iri el la kronvirusa pandemio, antaŭenigi daŭripovan renormaligon, trakti mediajn problemojn inkluzive de klimatŝanĝiĝo, respekti rajtojn de ĉiuj, kaj revigligi la UN.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, esprimis sian esperon, ke landoj rapidigos la paŝojn de respondo al la kronvirusa pandemio kaj klopodos por trakti klimatŝanĝiĝon kaj fini militojn.

Related stories

Share this story on