Detalado de Ĉinio kreskis je 2,5% en aŭgusto

Yu Publikigita: 2021-09-15 15:58:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En aŭgusto la detalado de konsumaj varoj de la lando kreskis je 2,5% kompare kun la sama periodo en la lasta jaro, laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo merkrede.

La donitaĵoj montris, ke la detalado de konsumaj varoj kalkuliĝis al 3,44 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 533 miliardoj da usonaj dolaroj) en aŭgusto.

La sumo de detalado en aŭgusto estis je 3% pli granda ol la nivelo en aŭgusto 2019. La dujara averaĝa kresko atingis 1,5%.

La Nacia Statistika Buroo diris, ke en la periodo de januaro ĝis aŭgusto, la detalado kreskis je 18,1% komapre kun la sama periodo en la lasta jaro kaj je 8% kompare kun la sama periodo en 2019.

Dividu