Astronaŭtoj de Shenzhou-12 sekure surteriĝis

Yu Publikigita: 2021-09-17 14:00:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La tri astronaŭtoj de la ĉina spacoŝipo Shenzhou-12 finis sian tri-monatan mision kaj sekure revenis al la Tero vendrede.

Laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo, la revena kapsulo de la homloĝata spacoŝipo Shenzhou-12, portanta astronaŭtojn Nie Haisheng, Liu Boming kaj Tang Hongbo, surgrundiĝis en la surteriĝejo Dongfeng en la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio.

La tri astronaŭtoj eliris el la revena kapsulo de la spacoŝipo, kaj ĉiuj estas en bona fizika kondiĉo. Ili finis diversajn laborojn inkluzive de starigo de la stato de la kombinaĵo de la kerna modulo kaj la kargoŝipo Tianzhou-2, ordigo kaj elŝuto de eksperimentaj datumoj, kaj malplenigo kaj transigo de provizaĵoj konservitaj en orbito, kun subteno de sciencteknika personaro sur la tero.

La astronaŭtoj estis senditaj al la kosmo per la spacoŝipo Shenzhou-12 kaj eniris kernan modulon Tianhe la 17an de junio. Ili faris eksterveturilajn agadojn dufoje dum la pasintaj 90 tagoj.

Dividu