Ĉina vicĉefministro ĉeestis inaŭguran ceremonion de administracio de guangdong-makaa kunlabora zono

Yu Publikigita: 2021-09-18 16:50:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina vicĉefministro Han Zheng vendrede matene ĉeestis kaj alparolis la inaŭguran ceremonion de administraj organizoj de la Guangdong-Makaa Profundigita Kunlabora Zono en Hengqin.

Han, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la gvida grupo pri disvolvado de la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao, diris, ke la vendreda inaŭguro estas historia momento por la kunlabora zono, kaj ĝia konstruado tiel eniras novan fazon de plena efektivigo kaj akcelado.

Hengqin estas regiono en la suda parto de la urbo Zhuhai en la provinco Guangdong, proksima al Makao

La vicĉefministro alvokis klopodojn por kreskigo de novaj industrioj por antaŭenigi modere diversigitan ekonomion en Makao kaj injekti novan impeton en la longdaŭran disvolvadon de Makao. Li emfazis la bezonon prioritatigi la popolan vivtenon kaj liveri pli multajn konvenajn kondiĉojn al makaaj loĝantoj, kiuj studas, laboras, establas entreprenojn, kaj vivas en la kunlabora zono.

Dividu