Ĉinio ne estas “institucia kontraŭulo” de EU

Yu Publikigita: 2021-09-18 16:57:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Eŭropa Unio adoptis la raporton Nova Strategio de la Eŭropa Unio (EU) pri Ĉinio la 15an de septembro, postulante, ke la EU ellaboris novan strategion pri kontakto kun Ĉinio.

Unuflanke, la raporto nomas Ĉinion "grava partnero", kaj aliflanke ĝi atakas Ĉinion sub la preteksto de "homaj rajtoj", asertante, ke Ĉinio estas "institucia kontraŭulo". Responde al tio, proparolanto de la ĉina misio al la EU diris la 16an de septembro, ke la raporto troigas la diferencojn de ideologio kaj valoroj inter Ĉinio kaj la EU, atakas la politikajn, ekonomiajn, sociajn kaj eksterlandajn politikojn de Ĉinio, kaj klaĉas pri demandoj rilataj al Honkongo, Xinjiang kaj Tajvano surbaze de antaŭjuĝo kaj mensogoj, kio estas kruda interveno en la internajn aferojn de Ĉinio, kaj malobservas la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj la promesojn de la EU pri koncernaj demandoj. Ĉinio firme oponas ĉi tion.

Ĉinio kaj la EU estas partneroj, kaj inter ili estas pli da komunaj interesoj ol da diferencoj. Precipe, de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, ĉina-eŭropa kontraŭepidemia kunlaboro ludis gravan rolon en la bridado de la epidemio kaj traktado de pli da pacientoj. Dum 15 sinsekvaj monatoj estis pli ol mil trajnovojaĝoj inter Ĉinio kaj Eŭropo por restarigi la industrian provizan ĉenon rompitan pro la epidemio. La duflanka komerca ligiteco fariĝis pli kompakta. Laŭ la donitaĵoj publikigitaj de la Statistika Oficejo de la EU la 8an de septembro, ekde la dua trimestro de 2020, anstataŭ Usono, Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de la EU.

Por la EU, Ĉinio ne estas "institucia kontraŭulo", sed grava partnero. Se la EU ignoras la vastan konsenton kaj komunajn interesojn inter la du flankoj, obstinas en ideologia antaŭjuĝo kaj malvasta geopolitika pensado, troigas konflikton kaj konkurencon, kaj eĉ intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, ambaŭ flankoj estos damaĝitaj.

Dividu