Proparolanto de la ĉina delegacio: Usono perdis sian bazlinion por subpremi aliajn landojn

Shanshan Publikigita: 2021-09-18 20:38:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 16-an de septembro Liu Yuyin, proparolanto de la ĉina misio en Ĝenevo, faris parolon pri la kontraŭĉina fotoekspozicio organizita de la usona konstanta misio en Ĝenevo kaj la perforta kaj terorisma separisma grupo, montrante, ke Usono perdis sian bazlinion por subpremi aliajn landojn, prenis huntindajn rimedojn, kaj plue fortigis sian bildon kiel "konspiranto".

La parolo diris, ke por bloki la disvolviĝon de Ĉinio, Usono eĉ amikiĝis kun la perfortaj, terorismaj kaj separismaj organizoj kiel la "Monda Ujgura Kongreso" kaj kreis tiel nomatan "ekspozicion" por disvastigi falsajn informojn pri Ĉinio por profiti el ĝi. 

La parolo montris, ke Ĉinio insiste metas la popolon en la centron, akcelas la multflankan disvolviĝon de homoj kaj la komunan prosperon de la tuta ĉina popolo, disvolvas popolan demokration en la tuta procezo kaj antaŭenigas socian justecon. Homoj de diversaj etnoj en Xinjiang estas tute samaj kun la homoj de aliaj regionoj de Ĉinio, havas egalan statuson kaj disvolviĝajn ŝancojn, kune dividas la fruktojn de reformado kaj disvolviĝo, kaj kune ĝuas feliĉan kaj pacan vivon. Sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉinio komplete finkonstruis modere prosperan socion, kaj la popola sento de gajno, feliĉo kaj sekureco daŭre kreskis. Jen tio estas la plej bona provo de la homaj rajtoj en Ĉinio.

Dividu