Honkongo komencis unuan elekton post plibonigo de voĉdona sistemo

Yu Publikigita: 2021-09-19 14:40:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Subsektoraj ordinaraj elektoj de la Elektkomitato 2021 en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) de Ĉinio komenciĝis dimanĉe matene. Tio estas la unua elekto post la plibonigo de la voĉdona sistemo de Honkongo en marto de tiu ĉi jaro.

La balotado de la elektoj en kvin ordinaraj balotejoj kaj unu speciala balotejo tra Honkongo komenciĝis je la 9a horo matene kaj finiĝos je la 6a horo posttagmeze laŭ loka tempo.

Carrie Lam, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, diris dimanĉe matene, ke la elektoj, la unuaj post la plibonigo de la voĉdona sistemo kaj la efektivigo de la principo "patriotoj administras “Honkongon" kondukos Honkongon al nova disvolviĝo. Ŝi aldonis, ke la elektoj metos bonan fundamenton por la venontaj elektoj de la Leĝdona Konsilio.

La 11an de marto ĉi-jare, decido pri plibonigo de la voĉdona sistemo de la HSAR estis adoptita per frakase grandega plimulto en la kvara sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso.

Dividu