Pardonpeto de usonano sufiĉas por tragedio en Afganio?

Selena Publikigita: 2021-09-19 16:07:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kenneth McKenzie, komandanto de la Centra Komandejo de la Usona Armeo, vendrede agnoskis, ke la atako de usonaj senpilotaj aviadiloj en Afganio ne trafis “terorisman celon”, sed kaŭzis morton de 10 civiluloj, inkluzive de 7 infanoj. Li, esprimante bedaŭron kaj pardonpeton, deklaris respondecon pri tio.

Unu tagon poste, Obaidullah Musaferzada, korespondanto de Ĉina Komunikila Grupo, revizitis la korton trafitan dum la atako kaj informiĝis, ke post la atako, tieaj loĝantoj jam translokiĝis. Romale, pli juna frato de la viktimo Zemari Ahmad, kiu estis identigita de la usona armeo kiel “teroristo”, diris al la korespondanto, ke antaŭ la atako, lia frato ĵus revenis, stirante veturilon kun granda sitelo, ĉar afganoj estis devigitaj aĉeti trinkakvon en bazaro pro malbona kvalito de subteraj akvoj kaj kontinue malaltiĝanta nivelo de subtera akvo. Tamen la ordinara sitelo estis rigardata de la usona armeo kiel sitelo de eksplodaĵo. Ĝuste pro tia neracia “blinda determino” kaj “sendistinga mortigo”, dek freŝaj vivoj ne plu ekzistis en palpebruma daŭro, tamen la usona armeo volas fini la akcidenton per simpa pardonpeto.

Romale aldonis, ke liaj dek familianoj estis pafmortigitaj, kaj Zemari estas kolono de la familio, lia forpaso estas kvazaŭ disfalo de la familio.

Massoud, nevo de la viktimo, kolere diris al la korespondanto, ke la usona registaro certe farus enketon, se iu usona civitano estus trafita. Nun dek homoj de la afgana familio estis mortigitaj. La tuta mondo devas demandi Usonon, kial ĝi faris tion.

Dividu