Laŭ plej novaj donitaĵoj, ĝis la 18a de septembro, la totala nombro de homoj en la ĉina ĉeftero, kiuj estis vakcinitaj kontraŭ la nova kronviruso, atingis 1 100 milionojn, aŭ 78% de ĝia loĝantaro.
Pli ol 1 020 milionoj da homoj en la ĉeftero estis vakcinitaj , laŭ la donitaĵoj de la interinstanca laborgrupo de la Ŝtata Konsilio pri respondo al la novkronvirusa epidemio.
La laborgrupo diris, ke entute pli ol 2,17 miliardoj da vakcin-injektoj estis faritaj. Ĉinio estas inter la antaŭaj landoj de la mondo laŭ vakcinado kontraŭ la nova kronviruso.