KDPR kondamnas usonan decidon transigi teknologion de nukleekipita submarŝipo al Aŭstralio

Yu Publikigita: 2021-09-20 15:10:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis, ke la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) lunde kritikis Usonon, ke ĝi transdonis la teknologion de konstruado de nukleekipitaj submarŝipoj al Aŭstralio.

Laŭ la novaĵ-agentejo, estro de la Sekcio pri Eksterlandaj Novaĵoj de la Gazetara kaj Infroma Departemento en la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke la usona decido estas ekstreme neplaĉa kaj danĝera ago, kiu rompos la strategian ekvilibron en la azi-pacifika regiono kaj estigos sinsikvon da nuklea vetarmado

Anonima oficialulo diris, ke la decido de la Blanka Domo ekvivalentas la sintenon, ke iu ajn lando povas disvastigi nuklean teknologion, se tio konformas al ĝiaj interesoj, kaj tio montras, ke Usono estas la ĉefkrimulo renversanta la internacian sistemon pri nuklea ne-disvastigo.

Dividu