Ĉinio lanĉis kargokosmoŝipon Tianzhou-3 lunde por liveri provizaĵojn al sia konstruata kosmostacio.
Laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo, la raketo-7 Y4, portanta Tianzhou-3, estis ĵetita de la Wenchang-a Kosmodromo en la suda Insula provinco Hainan. Tianzhou-3 kupliĝos kun la kombinaĵo de la kerna modulo Tianhe de la kosmostacio kaj la kargoŝipo Tianzhou-2 poste.
La 18an de septembro, la kargoŝipo Tianzhou-2 apartiĝis de la malantaŭa kuplilo de Tianhe kaj kuplikiĝis kun ĝia antaŭa kuplilo. La Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo diris, ke la kombinaĵo de Tianhe kaj Tianzhou-2 estas en bona stato, atendante kupliĝon kun la kargoŝipo Tianzhou-3 kaj la homloĝata kosmoŝipo Shenzhou-13.