Du aroj da kronvirusa vakcino el Ĉinio atingis Tanzanion

Yu Publikigita: 2021-10-10 14:32:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Du aroj da novkronvirusa vakcino Sinopharm donacinaj de Ĉinio al Tanzanio per la tutmonda mekanismo pri novkronvirusa vakcino atingis la landon en la 4a kaj la 8a de oktobro respektive. La tanzania registaro okazigis bonvenigan ceremonion en la internacia flughaveno Daresalamo la 8an de oktobro.

Xu Chen, konsilisto havanta rangon de sendito en la ĉina ambasadorejo en Tanzanio, diris en parolado en la bonveniga ceremonio, ke la vakcina donaco al Tanzanio estas enkorpigo de la ĉina promeso fari la vakcinon tutmonda bono kaj akceli la akireblecon kaj kostelporteblecon de vakcino en evoluantaj landoj kaj ankaŭ reflektas la grandan gravecon de la ĉina registaro al la ĉina-tanzania amikeco. Li ankaŭ esprimis la kredon, ke la ĉina vakcino helpos al Tanzanio batali kontraŭ la kronvirusa epidemio.


Dividu