Oficialaj donitaĵoj montris, ke en la unuaj tri trimestroj de la kuranta jaro, la importado kaj eksportado de Ĉinio pliiĝis je 22,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 28,33 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 4,38 duilionoj da usonaj dolaroj).
La sumo kreskis je 23,4% de la antaŭepidemia nivelo en 2019, laŭ la Ĝenerala Administracio de Doganoj.
Ambaŭ eksportado kaj importado subtenis du-ciferan kreskon en la unuaj naŭ monatoj de la jaro, pliiĝante je 22,7% kaj 22,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, respektive.
En la periodo de januaro ĝis septembro, ĉina komerco kun ĝiaj tri ĉefaj komercaj partneroj - la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj, la Eŭropa Unio kaj Usono – subtenis bonan kreskon.
Dum la periodo, la kreskokvantoj de la komerca kvanto de Ĉinio kun la tri komercaj partneroj kalkuliĝis al 21,1%, 20,5% kaj 24,9%, respektive.
Doganaj donitaĵoj montris, ke la ĉina komerco kun landoj laŭ la Zono kaj Vojo kreskis je 23,4% dum la sama periodo, dum la komerco de la lando kun membroj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco pliiĝis je 19,3%.