Deklaracio de Kunming adoptita en KDP15

Yu Publikigita: 2021-10-14 14:06:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Deklaracio de Kunming estis adoptita merkrede en la iranta 15a kunveno de la Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Konvencio pri Biologia Diverseco (KDP15) en Kunming, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan.

Ĉina ministro pri ekologio kaj medio Huang Runqiu deklaris la deklaracion adoptita en la altnivela segmento de la unua parto de KDP15. "La deklaracio sendos potencan signalon, montrante al la mondo nian decidon solvi la problemon de perdo de biodiverseco, kaj niajn pli fortajn agojn pri la demandoj pridiskutitaj en ĉi tiu altnivela kunveno," Huang diris.

La Deklaracio de Kunming estas politika deklaro kaj la ĉefa atingo de ĉi tiu konferenco. La deklaracio promesas certigi la formuladon, adopton kaj efektivigon de efika Tutmonda Biodiverseca Kadro post 2020 por inversigi la nunan perdon de biodiverseco kaj certigi, ke biodiverseco estas sur la vojo al reakiro antaŭ 2030 plej malfrue, por plenumi la vizion 2050 de vivado en harmonio kun la naturo.

Dividu