Ĉinio restas monde dua plej granda importanto de 12 jaroj

Yu Publikigita: 2021-10-22 14:05:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ministerio pri Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio estas la monde dua plej granda importanto de 12 jaroj.

Proparolanto de la ministerio Shu Jueting diris en gazetara konferenco, ke en la periodo de januaro ĝis septembro, Ĉinio importis varojn, kiuj valoras preskaŭ 2 duilionojn da usonaj dolaroj, pli multe je 32,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Shu diris, ke laŭ donitaĵoj de la Monda Organizo pri Komerco, en la unua duono de la kuranta jaro, la ĉina importado de varoj okupis ĉirkaŭ 12% de la monda totalo, kaj la lando ankaŭ konsistigis 15% de la kresko de la tutmonda importado dum la periodo.

Shu diris ankaŭ, ke Ĉinio antaŭenpuŝos plu altnivelan malfermon, grandigos importadon kaj turnos sian merkaton en tutmondan merkaton kunhavatan de ĉiuj, kaj alireblan por ĉiuj.


Dividu