Estro de UN laŭdas la gravan progreson de Ĉinio en forigo de malriĉeco

Qiujieming Publikigita: 2021-10-24 16:46:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) Antonio Guterres sabate laŭdis la atingojn de Ĉinio en forigo de malriĉeco kaj aliaj kampoj, urĝante la internacian komunumon unniĝi por trakti la komunajn defiojn.

Guterres diris, ke li dankas Ĉinion pro ĝia rolo en ellaboro kaj efektivigo de la Celoj de Daŭripova Evoluigo. Tio pruvas la seriozan promeson kaj evidentan progreson de Ĉinio en la ĉiudimencia elradikigo de malriĉeco, unu el la ĉefaj defioj de la mondo.

Guterres diris, ke la atingoj de Ĉinio donas valorajn lecionojn pri redukto de malriĉeco, kiuj estas dividitaj kun aliaj landoj per Sud-Suda Kunlaboro.

Guterres diris, ke la mondo ankoraŭ alfrontas gravajn defiojn, kiel la pliiĝantajn malegalecojn, klimatan krizon, novkronvirusan pandemion, geopolitikajn streĉiĝojn, pli multajn konfliktojn kaj homajn rajtojn sub minaco.

La ĝenerala sekretario alvokis tutmondan unuecon por "ponti grandajn dislimojn kaj solvi niajn defiojn per plifortigita internacia kunlaboro."

Dividu