Ĉinio sukcese lanĉis la sateliton Shijian-21 en la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan je 9:27 dimanĉe matene (pekina tempo).
La satelito estis sendita en orbiton per la portoraketo Changzheng-3B.
La satelito estos ĉefe uzata por testi kaj kontroli teknologiojn kiuj reduktas spacajn rubaĵojn.
Tiu lanĉo markis la 393an mision de la Changzheng-seriaj portoraketoj.