Turka prezidento ordone proklamis deklandajn, i.a. usonan, ambasadorojn “nedezirataj personoj”

Xiong Linping Publikigita: 2021-10-24 17:50:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de oktobro la turka prezidento Erdogan diris, ke li jam ordonis ke la Turka Ministerio de Eksterlandaj Aferoj proklamu deklandajn, i.a. usonan, ambasadorojn “nedezirataj personoj“.

Erdogan tiel diris en tiu tago, kiam li faris paroladon en la nordokcidenta urbo Eskisehir.

La 18an de oktobro usona, kanada, danlanda, finnlanda, germana, franca, nederlanda, nov-zelanda, norvega kaj svislanda ambasadoj en Turkio faris komunan deklaron en socia komunikilo, urĝante ke Turkio tuj liberigu la turkan komerciston Osman Kavala. Tiu estis akuzita partopreni en la organizado de la kontraŭregistara manifestacio en 2013 kaj en la aborta ŝtatrenverso en 2016, kaj tial arestita kaj malliberigita ekde 2017.

La 19an de oktobro la Turka Ministerio de Eksterlandaj Aferoj vokis tiujn deklandajn ambasadorojn al interparolo, riproĉante ke ili “malobservis diplomatiajn kutimojn”, publikigis “sendecan” komunan deklaron, kaj “politikigis” juran kazon, kaj tion Turkio “neniel povas akcepti”. En la 21a de oktobro la turka prezidento Erdogan riproĉis, ke tiuj dek landoj intervenis en la internajn aferojn de Turkio.

Dividu