Ĉinio plu malfermos sin ĉe intelekta proprieto pli amplekse kaj profunde

Selena Publikigita: 2021-11-11 17:22:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe Daren Tang, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto diris, ke atingoj de Ĉinio en protekto kaj komercigo de intelektaj proprietaĵoj forte impresis lin.

En la 9a de novembro, Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio plu malfermos sin ĉe intelekta proprieto pli amplekse kaj profunde, senĉese altigos nivelon de internaciaj kunlaboroj kun la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto kaj faros pli da kontribuo por ekvilibra, inkluziva kaj daŭrigebla disvolvado de tutmonda intelekta proprieto.

Wang diris, ke en 2019 Ĉinio publikgis dokumenton pri plifortigo de protekto de intelekta proprieto. En 2020, Ĉinio publikigis Civilan Kodon kaj reviziis patentoleĝon, leĝon pri la aŭtorrajto kaj kriminalan leĝon. En 2021, Ĉinio ellaboris programon pri konstruo de potenca lando en intelekta proprieto (2021-2035). Leĝsistemo pri protekto de intelekta proprieto estas plibonigita.

Cetere laŭ la raporto publikigita de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto en septembro, en 2021 la kreiva indico de Ĉinio leviĝis al la 12a loko, Ĉinio fariĝis ununura ekonomio kun meznivela enspezo, kiu eniris en la antaŭaj 30 lokoj en la mondo, kaj kies rangovico antaŭis iujn evoluintajn ekonomiojn, ekzemple, japanan kaj kanadan. En 2020, Ĉinio elspezis pli ol 2,44 duilionojn da juanoj por sciencaj esploroj, okupante 2,4% de la malneta enlanda produkto. Ĝis nun Ĉinio jam establis 54 centrojn por protekti intelektan proprieton, 28 centrojn por rapide defendi ĉi-rilatajn interesojn kaj 22 filiojn de nacia centro por trakti transmarajn disputojn pri intelekta proprieto, kio montras, ke la sistemo por rapida sinteza protekto senĉese pliboniĝas. Ĉio ĉi tio dependas de strategioj pri protekto de intelekta proprieto kaj de disvolvado akcelata per novigado.

Wang aldonis, ke Ĉinio aktive partoprenis en tutmonda regado de intelekta proprieto, aliĝis al preskaŭ ĉiuj ĉefaj internaciaj konvencioj pri intelekta proprieto kaj prenis efikajn rimedojn por efektivigi laŭleĝajn interesojn de ĉiuj proprietuloj.

Dividu