Irano kaj IAEA konsentas daŭrigi intertraktadon kaj kunlaboron

Lucia Publikigita: 2021-11-25 10:25:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Irano kaj la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) marde anoncis, ke ili konsentis daŭrigi siajn intertraktadojn kaj kunlaboron en la kampoj komune zorgataj.

Rafael Grossi, ĝenerala direktoro de IAEA marde renkontiĝis kun Mohammad Eslami, estro de la Atomenergia Organizo de Irano, kaj Hossein Amir Abdollahian, irana ministro pri eksterlandaj aferoj.

En televida komuna gazetara konferenco post la kunveno, Grossi kaj Eslami anoncis, ke ili daŭrigos intertraktadon ĝis ceteraj disputoj estos solvitaj.

Dividu