ĈKG rajtigis TDM dissendi novajn konkursojn

Xiong Linping Publikigita: 2021-11-25 17:27:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de novembro Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj Teledifuso de Macau (TDM) skribis novan “Rajtigilon por konkursaj komunikilaj rajtoj” en Kantono de la provinco Guangdong, Ĉinio. ĈKG rajtigis TDM transsendi la signalojn de la Olimpika Kanalo CCTV-16 dum la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj la konkursojn de la Monda Somera Sportkunveno de Studentoj en Chengdu de la provinco Sichuan, Ĉinio. Tio estas konkreta ago de ĈKG por totale efektivigi kulturan rimedon favoran al Makao kaj daŭre intensigi strategian kunagadon kun Makaa Speciala Administracia Regiono.

He Yicheng, ĉefo de Makaa Speciala Administracia Regiono, kaj Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, ĉeestis la subskribon kaj faris salutparoladon.

Dividu