Ĉina ambasado ĉe Britio firme oponas kontraŭ fifamigo de Ĉinio fare de la brita registaro per falsaj informoj

Xiong Linping Publikigita: 2021-11-25 22:20:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de novembro proparolanto de la ĉina ambasado ĉe Britio diris, ke Britio, spite al bazaj faktoj, daŭre malhonoris kaj fifamigis Ĉinion per falsaj informoj, miksis sin en la internajn aferojn de Ĉinio. Kontraŭ tio Ĉinio esprimas fortan malkontentecon kaj firman oponon.

La proparolanto montris, ke nuntempe en Xinjiang la ekonomio disvolviĝas, la socio stabilas, la popola vivo pliboniĝas, la nacio unuiĝas, kaj la rimedoj de la ĉina registaro pri Xinjiang estas elkore akceptitaj de ĉiuj popolaj grupoj. En Tibeto, ekde la paca liberiĝo antaŭ 70 jaroj, la ekonomio rapide kreskas, la popola vivo konstante sin plibonigas, la loĝantaro legitime ĝuas religian liberecon, kaj la rajtoj en diversaj facetoj estas plene garantiataj. Kaj koncerne Honkongon, la antaŭa tumulta situacio de Honkongo ŝanĝiĝis en pacan ordon dank’ al plenumiĝo de la Leĝo pri Nacia Sekureco en Honkongo kaj al efektiviĝo de la principo “regado super Honkongo fare de patriotoj”. Nun la legitimaj rajtoj kaj libereco de la vasta honkonga civito estas pli bone certigataj.

Dividu